Soneto pri la hororaĵoj
ampolo eksplodis - ni klaĉas
ĉar klaŭno imitas savanton
komercas kaj ludas kreanton
vendi kredon - al ni ne plaĉas

de tiu art-asociado
Teatro de Aĵoj Hororaj
publiko sen anoj favoraj
de l' dekstro avid-rigardado

por ĉio taŭgas la incenso
purigas - forpelas demonojn
konsekra viŝilo - dispenso

denove burleskulo reĝas
dancante dissemas admonojn
en paco iu flustre preĝas
Zuriko, la 18an de oktobro 1997