Soneto pri la trama vojo
per tramo "ok" de fin' al fino
dufoje mi l' vojon veturis
senefekte mi aventuris
nur nebulo kaj trista pino

nek mizero kaj nek riĉeco
ĉe domoj multege da floroj
ridantaj vizaĝoj en moroj
sen marasmo kaj sen aĉeco

sed tamen - ĉe la vojkomenco
feliĉo miksiĝis sopire
ene de l' fremdlingva kadenco

ĉe l' vojfino tro da ĝojeco
ornamita tre ofte ŝmire
per signo de trolibereco
Zuriko, la 19an de oktobro 1997