Soneto pri la ĥoĥolado
"kio estas sonetoj - diru"
la eldonistino ne scias
"boko - forĥoĥoliĝu" krias
pri eldonado mi ne miru

pluraj volas min ĥoĥoligi
ekzemple la pola konsulo
sed mi ĥoĥoligos vin ulo
provu min de vi liberigi

vi ŝatas ja troĝentilecon
nur tian kia vin apogas
ne tiun kortan ribelecon

denove kun pruda mieno
esperu ke vi min delogas
ĉe vino en iu bieno
Zuriko, la 20an de oktobro 1997