Soneto je mondŝanĝsugesto
kiu amas nun komunistojn
por ili restas abomeno
sed iam revenos ruĝteno
kaj kreos... amas-optimistojn

en ĉirkaŭpreno de ekstazo
falos aktivaj adorantoj
kaj ankaŭ la kontraŭagantoj
kiuj tre timis pro emfazo

agante je demokratio
iu malfrua erarulo
forgesos pri rega mafio

forpaso ankoraŭ ekestos
sur trono sidos frenezulo
denove mondŝanĝon sugestos
Zuriko, la 3an de oktobro 1997