Soneto aliopinie
deklinacii ŝtatan nomon
por vokto urbestro sendanto...
ege obstina perturbanto 
revokas ne homon sed pomon

la registaro tre fortuna
el Silezio - ĉefministro
la kaŭzo por ĝoji en distro
por kelkaj tamen oportuna

postmilite silezianoj
fier-diris NI POLLANDANOJ
dialektis ŝelme fratanoj

kvindek jarojn poste samanoj
ĵargonas NI ESTAS GERMANOJ
patrujon perfidas profanoj
Zuriko, la 31an de oktobro 1997