Soneto je alia stilo
de kiam paco min forlasis
mi ofte sonigis poemojn
kreante melodiajn temojn
kiujn nun iu postfrakasis

mi aŭdas ke mian kanzonon
kantas iu tute alie
pozante lispante kaj krie
pli bone ekludu trombonon

ie ajn dum frata fajrado
kantu ĉiuj - mi ĝojos kune
sed ne sceneje dum festado

ĉiuj volas esti artistoj
do estu riĉe kaj fortune
kun versoj de LoFo stilistoj
Zuriko, la 4an de oktobro 1997