Soneto je silenta moro
"kion vi konsilus por esti
ĉu tre solida maletike
aŭ malsolida estetike"
(tiu kiu ŝatis molesti)

solideco estas kaŝita
(dependas ĉu de alportinto
aŭ de malfrua forkurinto)
kaj poste montriĝas uzita

solideco estas silento
kiel en la proverba oro
dum ofte danĝera momento

etiko havas pli da valoj
ol kodeks' da vortoj "honoro"
estetiko - nur sen banaloj
Zuriko, la 6an de oktobro 1997