Soneto pri ridindaj ŝanĝoj
skolteto kun la blua tuko
ricevis la tukon ruĝitan
tre rigore malpermesitan
laŭ bona familia truko

mallonge daŭris pens-trairo
preĝo malaperis sen spuro
kun respekt' por sistem-futuro
ŝanĝiĝis ankaŭ bondeziro

forir' kun psika malperfekto
tirita orelo doloris
mi vendis kaŭzon por efekto

oni devas staton certigi
ke mi ĉiam ridis - ne ploris
tion mi ne povas klarigi
Zuriko, la 11an de novembro 1997