Soneto je elit-eraroj
elstara verkist' de peano
admiris la propran kondiĉon
skribante en l' libro dediĉon
pro io famiĝis profano

leganto rigardas la frazon
demandas silente najbaron
ĉu sentas li majstran eraron
ĉar famo ne gardas emfazon

kaj kiel parolas lernantoj
verŝajne nur kun eraretoj
"ni estas ja nur komencantoj"

se iam ĉe l' ĉef-estrarano
PEN-Centre ekfloros sekretoj
aldonu do "je via sano"
Zuriko, la 17an de novembro 1997