Soneto pri la novriĉulo
tro laŭte klakas dum manĝado
tro ŝmace sorbaĉas bieron
glutante elvokas koleron
ĝemas kiel ĉe obstrukcado

pri si li diras kun adoro
de io venis al "bizneso"
se iu skribas pri sukceso
li kaptas laŭdon kun fervoro

ne pajlon li havas en ŝuoj
sed ŝtrumpojn blankiĝe malpurajn
vestaĵon de individuoj

li ŝatas belajn virinetojn
(edzino jam montras temp-spurojn)
vizitas diskretajn ruletojn
Zuriko, la 18an de novembro 1997