Soneto pri la konformistoj
venas li de nomenklaturo
sed tuj post la ŝanĝ' de l' sistemo
kuraĝe perdiĝis dilemo
ĉe flank' de l' pariza "Kulturo"

li kisis velkant-ekscelencon
eldone memoris "gulagojn"
kaj mokblasfemigis griz-tagojn
sentante propran dekadencon

rezulto eĉ erotomana
erare kiel iluzio
en l' biografio kvarmana

merkato fariĝis tro varma
memoraĵo kun amnezio
ne povas ja esti tre ĉarma
Zuriko, la 24an de novembro 1997