titoloj de bildoj - poemo tolaĵoj lumantaj per blanko disvaste de banko al banko vortsignoj kun eta dilemo detale laŭ hel-litanio krom temo kongruis al temo alie kreiĝis la skemo ekestis banala manio post jaroj la PENTR-KATALOGO l' unua l' dua l' tria preĝo rutine ŝanĝiĝis prologo ĥoĥolas li ludan ŝalmecon en finmiljariĝanta seĝo artisto pentras enuecon