Soneto kun kronotitoloj
pro IO famiĝis profano
de IO venis al bizneso
sed IO ne estas sukceso
per IO perdiĝis kampano

IOn devas ŝpari kulturo 
ĉar IO fariĝas prefikso
el IO reiĝas fenikso 
kun IO ĉe nomenklaturo

nur IO restis poezio
lin IOm ŝirmas amnezio
ĥoĥolas li ludan ŝalmecon

li peĉan principon ne vidas
tro forte sub haŭto li sidas
mi montras por vi friponecon
Zuriko, la 30an de novembro 1997