Soneto pri fruaj fascinoj
patro tre ofte forveturas
verŝajne li devas kaŝiĝi
denove en mondo troviĝi
aferoj tre strange susuras

mi ĝojas kiam li revenas
kunportas librojn kaj kajerojn
malkovras mi marojn kaj terojn
legado min nokte katenas

neniam poste mi ensorbis
tielan stokon da romanoj
Sienkiewicz min tute absorbis

"Staĉjo - en libroj estas plusoj"
diris pastro Jan - "por infanoj
troviĝas ankoraŭ minusoj"
Zuriko, la 6an de novembro 1997