Soneto kun Kazimierz Czarny
restante modeste vestita
mi devas havi oran plumon
ne iun grandan ofic-lumon
sufiĉas angulo kaŝita

kolonelo Kazimir' l' Nigra
sentis ke mi estos verkisto
(mi planis esti instruisto)
donacis al mi PARKER - mi tra

la TEMPO ne plu soldatiĝis
inverse - mi ŝanĝis vidpunktojn
sed kun PARKER mi amikiĝis

ne ĉio ja estis sincera
krom vivo donis multajn fruktojn
tamen PARKER ŝajnas fiera
Zuriko, la 18an de decembro 1997