Soneto dum lirikvespero
aero lirikas vetere
la bildo tra nia fenestro
devenas de l' kosma maestro
krepuskon li pentras vespere

demono nigrigas surtere
foliojn de l' verdaj tilioj
sed supre la ard-papilioj
flirtadas alimaniere

sur bluo flamanta veluro
malkovras sekrete altaron
de la silueto kun turo

nek aglo nek tima vulturo
kloĉardo avertas homaron
pri sube dormanta teruro
Zuriko, la 19an de decembro 1997