nun plane ne "tute hazarde" daŭrigas mi vers-rekordadon ĉar sorto inspiras kreadon krom vivo aspektas kloĉarde ĉi-foje en POTEM-sonetoj miksiĝas spirita potenco kun zorgoj kaj korp-dekadenco kuraĝe malantaŭ sekretoj denove flugiloj de l' vento navigas de nordo al sudo tra honte diskreta silento sendaĵo alvenas pripense pikante per akra konkludo kapablon rapide kaj dense