Soneto pri statistik-Staĥo
en aro restas sensignifa 
ĉu tiu aŭ alia vivas 
ĉar individuon derivas 
amaso en la stato ĉifa 

ne gravas ĉu Jaĥo aŭ Staĥo 
private malbone deziras 
ĉar statistiko pecon tiras 
anstataŭ Staĥo venas Jaĥo 

"se vi nun ne skribus sonetojn 
ne pensu ke skribus alia" 
realeco donas konkretojn 

se sola homo ion kreas 
ĉu kruda ĉu melankolia 
li al grupo ĉiam obeas 
Zuriko, la 30an de decembro 1997