Soneto pri ĉio konata
tro ofte okazas banaloj
ne estas por stultaj kaj saĝaj
eĉ ne por avare damaĝaj
kaj mildaj... apartaj kvartaloj

en la mil naŭcent kvindek sesa
donaca sango por hungaroj
kelkaj revoluci-tendaroj
tuj poste trankvilo „sukcesa”

ĉar arton kiel formi mason
ni konas de multaj jarcentoj
kaj ankaŭ "la gvidantan klason"

spitemo kaj sekve humilo
krom leĝojn formulas docentoj
por vivi laŭ trista utilo
Zuriko, la 4an de decembro 1997