anstataŭ bombasto normalo ne kiel kvinstela hotelo sed tamen komforto kaj belo sur verda torentplena valo flankiĝas pro vent' akvofalo kurante al unu orelo ĉe l' dua la guta kverelo miksiĝas per seka detalo ĉielen montaro kun neĝo kaj la biotopaj glacioj ĉirkaŭas la tronon de Reĝo sistemo premita per leĝo forgesas pri vivaj racioj natur' rigidiĝas en preĝo