Soneto pripense krescenta
ĉu estas vi pia kredanto
jes certe mi kredas je Dio
Li ĉiam decidas pri ĉio
kaj restas eterna kreanto

mi sentas ke mian estecon
nun kovras la fon' de Sekreto
kaj kosmo sur tiu kovreto
malfermas por mi eternecon

naskiĝis akut-argumento
se traktas mi mitojn kritike
mi timas dum nokta momento

ekzistas la kosm-instrumento
mi aŭdas ĝin tre romantike
pripenso fariĝas krescento
Zuriko, la 7an de decembro 1997