Soneto je la lefta flanko
Jesuo - leftul-ĉiĉerono
subtere kreadis komunojn
posedis fortegajn imunojn
timiĝis do dekstra fripono

aranĝis por ĉiuj preĝejon
universa signifas liva
afero fariĝis dekliva
ĉar vero jam ŝanĝis sidejon

rigardu ke kun frenezeco
batalas nun senlaboruloj
senpove kontraŭ perfideco

loĝante en mond-almozio
memoru cindritaj kreduloj
jen estas via eklezio
Zuriko, la 8an de decembro 1997