Jesuo - savu la spiriton perditan en ombro de stulto pri kiu nun kredas tumulto pardonu do mian heziton Vi loĝas en blua ĉielo ne en la grizeco surstrata pro tio Vi restu amata laŭdata de pia anĝelo ĉu vidas Vi ke senespere ni tranĉas aeron per sabro terure - Herod-maniere ne povas mi agi potence foriras mi eĉ de makabro vidante la finon komence