Soneto pri badenaj fontoj
tiu ĉi akvo jonvaporas
varmige gluglas kaj susuras
frapante karese murmuras
tiglante instige odoras

de Zurik' al Baden' al fontoj
ekskurso antarkta almenaŭ
agrablo tamen de hieraŭ
belece de l' malnovaj pontoj

dekses minutojn per la trajno
dekkvar la pieda promeno
finfine taverna manĝgajno

l' serba krono brilis petole
instigis min ĝi al reveno
al Baden' - duete aŭ sole
Baden, la 11an de februaro 1997