Soneto de velnavigisto
eniris mi vendejon - "ŝtorm'
forprenu tuj ĉion el standoj"
"ventaĉo ne flugas al randoj"
"uragan' batas vintre sen norm'"

dum tiu ĉi vana debato
forflugis ĉio kiel birdoj
bretaro ĉirkaŭis je ŝildoj
fruktoj dancis sur l' tuta strato

helpante poste en laboro
deziris mi vendistojn sunon
ke ili vendu kun fervoro

avertis ja velnavigulo
vetero detruas fortunon
tornadas en kalma angulo
Zuriko, la 13an de februaro 1997