Soneto kun saĝaj certaĵoj
"komencu kanti ne tro alte"
"ne ĉio blanka estas lakto"
"rigardu sen dura kontakto"
"veturu al celo malsalte"

"evitu intim-kunvenetojn"
"ŝuldanto ne havas ne donos"
"artiston bohemo ne kronos"
"ne aŭdu tro saĝajn pamfletojn"

"por ŝarkoj plej taŭgas krabetoj"
"hazarde vi koton eniras
paradu kun freŝaj ŝtrumpetoj"

"se ŝelo junece sorbiĝas..."
"proverboj popolsaĝojn diras"
"... aĝece tamen fetoriĝas"
Zuriko, la 15an de februaro 1997