Soneto por formi amason
mi ne estas uzurpatoro
"en l' nomo de Dio" aŭdace
sonoras kaj ankaŭ surface
ni ja vivas je Dia gloro

nomiĝas politika klaso
ignorantoj - konstitucio
je l' dua vort' - revolucio
obeas apatia maso

postuloj - indulgoj devigaj
novrolaj ĉiuperiode
ĵuro kaj mensogoj pretigaj

signifo ĉiam historia
por formi tumulton vivkode
impreso estetik-varia
Zuriko, la 17an de februaro 1997