dum longe li estis modesta ĝis amo fariĝis perturbo per REĜINO DE L’ ANTAŬURBO montriĝis li fame molesta l’ verko ŝanĝiĝis dudekfoje plej grava estas ja humoro kaj mon’ de l’ privata sektoro kun laŭdegoj sed tamen boje iam ajn verŝajne pro koro ĵaluze freneza amanto artiston hakis per toporo tuj de kantoro al kantoro informon transdonis klaĉanto miksiĝis sukces’ kun fetoro