Soneto je zurika loko
restad-memortag' en Zuriko
en l' teatro kantis La Lupa
du violonĉelistoj - la trupa
spektaklo - spirita fortiko

kion mi havis - mi forlasis
memoraĵ-librojn manuskriptojn
kaj ankaŭ drakonajn deliktojn
kontraŭ kiuj mi eĉ frakasis 

ĉe l' Altar' de l' Grand-Aventuro
mi volis dolĉigi amaron
kreiĝis konscienc-fakturo

ĉu tiel aspektos futuro
Tutpovo forgesos homaron
kadavrojn gustumos vulturo
Zuriko, la 25an de februaro 1997