Soneto de perditaj sentoj
de romanc' restis melodio
disbloviĝis iamaj sentoj
ĉe l' memor' de l' junec-momentoj
fariĝis invers-parodio

ŝanĝiĝis la vortoj de l' preĝo
ĉar falis jam l' berlina muro
germanoj komercas ĉe l' turo
polia - surbaze de leĝo

sorĉisto malkovris novaĵojn
nuliĝis blasfema sistemo
vivsenco revokis kreaĵojn

karier' nocie finiĝis 
mortis elito de l' bohemo
ĥoĥoloj mentale boniĝis
Zuriko, la 5an de februaro 1997