mi naskiĝis - mortis poeto antaŭ kvincent sesdek kvar jaroj laŭ vok' de l' poezi-altaroj pri l' kazo ekestis soneto hazardo ĉu dia dekreto historio strange plektiĝas frat' kun frat' miljare troviĝas detale silentas sekreto presado - iama intimo ekzistis neniu rekordo nur ĉarhuf-frapo sur pavimo herezo frapis fantazion epidemiiĝis ĉe fjordo sed homo ŝatis poezion