per stampoj de la prezidanto de l' unua sekretario oni sendis min al vario de l' metal-plastika vaganto mi stampis per kis-varianto "artisto" "juvelist'" "pri ĉio" "gvidanto de l' pol-galerio" "manĝado-trinkado-ĝuanto" ankoraŭ cento da stampiloj la lasta nomiĝis eĉ "dada" sonoras miaj memoriloj laŭ romiana maniero "do, ut des" - latine parada mi mendos stampilon "subtero"