Soneto pri malfrua morto
virino atingis la scenon
verdire ŝi venis per ĉaro
longvivo fariĝis koŝmaro
mortante ŝi havis migrenon

kortuŝe kun granda estimo
skribi pri iu malkonata
afero ne estas ŝercata
ĉifoje enuas eĉ rimo

post vivo miksita vermute
spirito en kosmo sopiras
pri korpo tukita akute

la dato nigriĝas tre plage
kaj min malfeliĉe inspiras
mia patro mortis ĉitage
Zuriko, la 16an de marto 1997