Soneto pri monujŝtelisto
mi volis sendi la leterojn
monujo ne estis en poŝo
kaj eĉ ne unusola groŝo
serĉante mi trovis kajerojn

aferon klarigis najbaro
en ĉiuj loĝejoj de l' domo
aperis la sama fantomo
kaj ŝtelis ion laŭ preparo

pasporton ŝofor-permesilon
kreditajn kartojn kun notico
biletojn kaj trajn-abonilon

avertas mi nun trokredantojn
vana malico por polico
ne serĉu surtere ŝuldantojn
Zuriko, la 24an de marto 1997