mi aŭdis nokte en radio ke iu kritik-eldonisto eĉ poezi-revivigisto poetojn vokis el nenio milojn da "ismoj" li protektis ankaŭ iujn generaciojn se ili ne havis graciojn mi jenan titolon elektis "sonetmondrekordantopoles- perantpoezikantaŭtoro" post l' nomo komenciĝos l' proces' nur unu vorto - "o" aldone por nepre estu "DANTO" "ORO" kun ora plumo tre impone