Soneto je Resurekcio
ĉu havas ver' unu vizaĝon?
se estas vero - devas havi
tre ofte ni emas ĝin lavi
perdante survoje kuraĝon

iam "kredantojn malkredantojn
nin ĉiujn ligos malmerita
doloro..." - vere proksimita
ankaŭ la vero-agnoskantojn

mi citas tiun sacerdoton
kiu ne memoris pri provo
havante por li respekt-poton

sukcesa sen rezolucio
malferma en spirita povo
modesta en Resurekcio
Zuriko, la 30an de marto 1997