Soneto edif-nostalgia
komence sceno poezia
esprimo per kant' kaj parolo 
aŭskulton inspiras petolo
realo ombre iluzia

kaŝante denask-malkuraĝon
rutino fariĝas tre pruda
eĉ reĝo povas esti nuda
ŝirante signifan omaĝon

mi petas pardonon pro mia
malperfekta lingvo-uzado
ĉar penso ja estas varia

rideto edif-nostalgia
de vortoj venas korbatado
por intelekto - raro dia
Zuriko, la 6an de marto 1997