Soneto je postmorta balo
vekiĝis ŝi tute mirega
ke tamen ŝi ankoraŭ distras
signale la korpo sinistras
ĉu morto ne estas fortega

alskribi du strofojn al kanto
ŝanĝante esperon al dubo
kaj helpis ŝin pacienc-rubo
ĉe tiu stadio - velkanto

antaŭ la mortrondo ruleta
kelkaj el konatoj ploriĝas
atente por fino poeta

nun la mortantino ne mokas
ne punas kaj ne defendiĝas
la tombo triumfe provokas
Zuriko, la 7an de marto 1997