aŭdante pri kulta Golgoto mi zorgis pri ŝanĝo de vivo iri al alia deklivo por pensojn purigi de koto ju pli bonaj venis demandoj des pli danĝere temp' respondis Dio por homo veron fondis sed ĝi perdiĝis ĉe la randoj dependi nur de si mem vane blasfemo de fals-libereco naiv-utopio ekrane batalo aspektas nirvane kaj detruiĝas kapableco ĉar espero agas malsane