Soneto en kiu printempas...
tagmanĝe viando ŝafida
rostita laŭ arto Vernera
terpomo knedite kohera
aŭstralia vino avida

de l' balkon' natur-mirindaĵoj
ĉerizoj sur floraj herbejoj
kaj montaj neĝaj fabelejoj
provokante al kverelaĵoj

veturante tra l' voj' de ravo
al altar' de artaj mirakloj
ni dankas al Dio por savo

feliĉo turniĝas al suno
super kampoj ĉirpas alaŭdoj
printempe jam pri trist-aŭtuno
Kollbrunn, la 13an de aprilo 1997