Soneto pri Louis de Beaufront
mi aŭdis pri la saĝa homo
"putine" naskita en timo
krom restis li super la limo
de l' dudekjarcenta sindromo

li moke estis katoliko
nur je sia bono kredanta
eĉ en novaj lingvoj verkanta
eble ankaŭ "paranojiko"

vokante sin mem per markizo
li iĝis mitomaniulo
por stultuloj granda surprizo

nobela bastardo jam mutas
postmorte “aĉa perfidulo”
ĉiele kun Dio disputas
Zuriko, la 14an de aprilo 1997