Soneto pri la aparteno
devenas mi ja de Polio
precize de PoRoPo-lando
troviĝas en tiu ĉi stando
diabla korp' - spirit' de Dio

mi mian landon ne perfidis
spite mi dormas sur matraco
en Berlin' Zuriko kaj Graco
neniu malpole min vidis

polo - ne nur la nacieco
sed estas ankaŭ mia fako
krom patriota trankvileco

estas patrujoj elektitaj
kiuj konvinkas per stomako
kaj argumentoj kompromitaj
Zuriko, la 19an de aprilo 1997