Soneto pri makulaturo
antaŭ ol vi prenos - demandu
ĉu tiom da literaturo
kiom da nur makulaturo
kaj poste legante ne frandu

pripensu kiu povas legi
tiun ĉi prudecan revuon
perversulaĉo sentas ĝuon
kaj stultulo devas ridegi

krianta troentuziasmo
miksita kun subnostalgio
la tipa kazo de marasmo

forir' de ideologio
scienco sen la valor-plasmo
tombiĝas en patologio
Zuriko, la 20an de aprilo 1997