Soneto pri reĝa tagmanĝo
post granda laboro banado
en Baden' - fama kuracejo
nobela laciĝ-forirejo
avertas pri trofeliĉado

tagmanĝe printempa rulado
kun ruĝa salato de betoj
legomoj anstataŭ kotletoj
malpeza bongusta manĝado

deserte fragetoj en kremo
kaj kuko acide rabarba
de kiu singultas la emo

"espresso" - la tagaj gazetoj
kaj sonĝo pri luno plenfarba
de ĝi makuliĝas sonetoj
Baden, la 25an de aprilo 1997