Soneto pri provo negebla
en "l' Respubliko" mi tralegis
kun Zbigniew Preisner intervjuon
pro kiu ne sentis mi ĝuon
"Mi lasas Pollandon" - hontegis

la majstro mian fidon prenis
"mi ne scipovas vivi tie
kie mensogo regas ĉie"
simile ankaŭ mi komprenis

"al Alpoj mi nun transloĝiĝas"
diris konata komponisto
"en Svisio mi trankviliĝas"

Zuriko - el nia loĝejo
l' monujon elprenis ŝtelisto
mi ne iris al policejo
Zuriko, la 3an de aprilo 1997