Soneto pri nigro sekreta
Giumaglio situas ĉe roko
ĉu akvo trapikis la monton
aŭ ĉu mont' ŝprucigis la fonton
restas demando de epoko

kiu ĵetis grandegajn ŝtonojn
profunden de l' seka torento
je kiu juĝo kaj momento
iu revivigos ŝton-zonojn

nigre dormas nigraj lacertoj
skarabo nigras en radikoj
sciuroj nigriĝas de vertoj

nigraj birdoj tranĉas silenton
per krio - verŝajne kornikoj
nur suno ruĝigas mont-venton
Giumaglio, la 30an de aprilo 1997