Soneto voĉe konscienca
mi aŭdis en l' pola preĝejo
pri iu pelvul' grandioza
la pastro diris tre nervoza
"kiu estas - ĉu el sidejo"

Tomaso - ne tuŝu la vundon
aŭdu voĉon de l' konscienco
via kred' estas malpotenco
memoru mortintan hirundon

regadas mi mem miajn pensojn
de ili mi prenis la punon
krom sentas mi aliajn sencojn

riĉuloj ne kun mizeruloj
manĝas - sed tempo donas sunon
naivuloj estos kreduloj
Zuriko, la 6an de aprilo 1997