revenante hejmen mi kantis meznokte hororo min vekis bretaron kun libroj disbekis en ŝoko krimaĵon mi tajpis antaŭ kvin jaroj tre precize mi venis kun frat' al Berlino tuj poste eĉ al Koŝalino la datoj akordis koncize ĉu tondro fariĝos averto? pri kio? - mi serĉas la kazon ĉu eblas la Dia oferto? denove mi vidis kometon perdante alian okazon "ĉu Eŭropo sentas tremeton?"