Soneto inter kapeletoj
jen maja marŝego - ni iras
tra arbar' super Maggia Valo
sekiĝis torentoj je palo
pri akvo arĝenta ni miras

antaŭ pendoponto hezito
tamen antaŭen - malkuraĝe
Barbara trapasis omaĝe
al nia antaŭa vizito

konvaloj kaj majaj skaraboj
kaj ĉio je riĉa naturo
en linio kun naŭ silaboj

la spirito de Rozalio
super ŝtonoj kiel vulturo
kaj ruĝa vino - idilio
Giumaglio, la 1an de majo 1997