Soneto pri maldekstra penso
oni diras pri mi "maldekstra"
mi ne estas socialisto
sed nur simpla aventuristo
sen ideologio estra

se temas pri papo - li estas
granda antikapitalisto
tial mi kiel altruisto
volonte lian veron testas

li timigas liberalulojn
lia agado fruktojn donas
kaj kiun mi laŭdu - aĉulojn?

legant' de liberal-gazeto
ne sentas kion ĝi proponas
kaj sonas je propra stulteto
Zuriko, la 14an de majo 1997